Dek ĉinaj sciencteknikaj novaĵoj elektitaj de ĈKG en 2020

Yu Publikigita: 2020-12-30 15:28:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) elektis dek ĉinajn sciencteknikajn novaĵojn de la jaro 2020.

Jen la dek novaĵoj:

1. Ĉinio kompletigis la Navigad-Satelitan Sistemon BeiDou.

2. Ĉinio sukcese lanĉis sian unuan marsan sondilon Tianwen-1.

3. Esplora teamo de paleovertebruloj kaj paleoantropologio en la Ĉina Akademio de Sciencoj atingis gravajn rezultojn en la studo pri migrado kaj etna origino de prahistoriaj homoj en Ĉinio per DNA-teknologio.

4. La sondilo Chang’e-5 revenis al la Tero kun specimenoj kolektitaj el la Luno.

5. La ĉina profundmara kunhoma batisfero Fendouzhe subakviĝis ĝis la profundo de 10 909 metroj en la Mariana Tranĉeo.

6. Ĉina sciencista teamo sukcese finkonstruis prototipon de la kvantuma komuputilo Jiuzhang.

7. La teamo de Zoologia Instituto de la Ĉina Akademio de Sciencoj malkovris feromonan molekulon de la amasiĝo de lokustoj kaj rivelis la kaŭzon de katastrofo de lokustoj.

8. La unua nukleelektra generatorgrupo de la mondo, uzanta la teknologion Hualong Unu, tria-generacian reaktor-projekton ekspluatita de Ĉinio, estis konektita al la elektroproviza reto.

9. Ĉinaj sciencistoj atingis gravan trarompon en ekspluatado de la komputila mastruma sistemo Kylin V10.

10.La ĉina termezura teamo determinis la altecon de 8 848,86 metroj de la montpinto Ĉomolangmo per novaj teknologioj.

Dividu