Publikigita libro pri klopodoj por redukto de malriĉeco en vilaĝoj vizititaj de Xi

Publikigita: 2021-01-03 17:08:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Libro dokumentanta klopodojn por redukto de malriĉeco en malriĉaj ĉinaj vilaĝoj vizititaj de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), estis publikigita de la Popola Eldonejo.

De post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012, Xi faris inspektajn vojaĝojn al la 14 intertuŝiĝantaj regionoj en ekstrema malriĉeco, vizitante 24 malriĉajn vilaĝojn, por helpi progresigon de la batalo kontraŭ malriĉeco en ĉi tiuj regionoj.

La libro, konsistanta el 17 esploraj raportoj kaj rapid-respondaj kodoj direktantaj legantojn al tri epizodoj de specialaj televidaj rubrikoj, bildigas la rimarkindajn atingojn kaj valoran sperton de malriĉec-redukto en ĉi tiuj vilaĝoj sub la gvidado de Xi.

La libro inspiros oficialulojn kaj la ĝeneralan publikon studi kaj kapti la gravajn pensojn de Xi pri redukto de malriĉeco, kaj antaŭeniri en la nova epoko.

Dividu