Xinjiang-a Centro de Disvolva Esploro publikigis Analizan Raporton

Publikigita: 2021-01-08 14:31:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xinjiang-a Centro de Disvolva Esploro ĵaŭde publikigis Analizan Raporton pri Ŝanĝiĝo de Populacio en Xinjiang. Ĉi tiu raporto analizas kialojn de la rapida kresko de populacio en la regiono de suda Xinjiang, kaj klarigas la raciecon de la ĝenerala tendenco de ŝanĝiĝo de populacio en Xinjiang.

La raporto diris, ke lastatempe la populacia demando pri Xinjiang altiris multajn atentojn. Precipe la germana kontraŭĉina krelulo Adrian Zenz citis donitaĵojn de nekonataj fontoj kaj publikigis sian Esploran Raporton "Steriligo, enutera intrautera koncipopreventilo kaj deviga naskiĝa rego: la kampanjo de la Komunista Partio de Ĉinio por subpremi la naskiĝokvanton de la ujgura etnogrupo en Xinjiang". La raporto false diris, ke "la natura kresko de populacio en Xinjiang tre rapide malpliiĝis", kaj kalumniis, ke estas tiel nomata "deviga steriligo" en Xinjiang per multaj malĝustaj opinioj kaj absurda logiko.

La raporto diris, ke la tendenco de la monda populacio reflektas, ke ju pli disvolviĝas la ekonomio kaj socio, des pli fortiĝas la sentoj de homoj pri konstato de memvaloro kaj ekudado de pli bonaj infanoj, tial la naskokvanto kaj natura kresko de populacio malpliiĝas sekve. Kun kontinua ekonomia kaj socia disvolviĝo, la vivkondiĉoj de homoj de ĉiuj etnoj montris fundamentajn ŝanĝiĝojn, precipe en vojaĝo, loĝado, edukado, kuracaj kondiĉoj kaj dungado, multe plibonigante la kvaliton de populacio. Surbaze de la kvar-stadia hipotezo de la demografia transira teorio, la populacio de Xinjiang venis al la kvara stadio kun malalta mortokvanto, malalta naskokvanto kaj malalta procento de krskado. En 2018, ambaŭ naskokvanto kaj procento de natura krskado de populacio de etnaj minoritatoj, precipe la populacio de la ujgura etno, multe malpliiĝis en Xinjiang. Ĉio ĉi reflektas la striktan efektivigon de la famili-plana politiko kaj la ekonomian kaj socian disvolviĝon akcelante la transiron de relativa postiĝa populacio de nacimalplimulto en la lastaj jaroj.

La raporto diris, kun la plua antaŭenpuŝo de liberiĝo el malriĉeco, la vivkondiĉoj de malriĉaj regionoj en suda Xinjiang multe pliboniĝas. La procezo de urbanizado evidente akceliĝis kun kuntinue kreskanta urba populacio. Homoj de ĉiuj etnoj estas pli bone edukitaj kun kulturaj kvalitoj plialtigitaj. La ideo pri malfrua geedziĝo kaj naskado de pli bonaj, pli sanaj kaj malpli multaj infanoj akiris kreskantan popularecon kaj fariĝis nova modo en suda Xinjiang. Samtempe, laika kaj moderna vivmaniero rekomendita en la suda Xinjiang jam atingis rimarkindajn rezultojn. Pro tio, la influo de postiĝintaj ideoj pri naskado evidente malpliiĝis kaj la ŝanĉo de individua elekto plimultiĝis, inkluzive de kuntinune pliiĝa aŭtomomeco de rego de naskado. Dum la procezo de transiro de ujgura populacio, la gvidado de politikoj kaj eksteraj fortoj ŝanĝiĝis en propra elekto kaj aŭtonomeco. Tiu transiro estas ne nur demando pri grandeco de populacio, sed ankaŭ la ĝenerala plibonigo de kvalito de populacio, kiu estas la rezulto de volonta elekto de homoj de ĉiuj nacimalplimultoj.

Dividu