Televida Vespero de Printempa Festo 2021 priskribis epokan spiriton per noviga formo

Mirinda Publikigita: 2021-02-12 14:07:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Je la 20a horo de la 11a de februro, la Televida Vespero de la Printempa Festo laŭdate prezentis diversformajn programerojn de danco, opero, kungfuo, magio, ktp en gaja kaj feliĉa etoso. Sur la kolorriĉa scenejo kun modernaj teknologioj,estis prezentitaj la temoj pri centjara jubileo de la Komunista Partio de Ĉinio, moderna prospera socio en ĉiuj flankoj, elradikigo de malriĉeco, Ĉina Revo, preventado kaj regado de la epidemio en viglaj manieroj.

Spektantoj kaj amaskomunikiloj laŭdis la profundecon, varmecon kaj artan nivelon de la Televida Vespero, kiu donis al enlandaj samlandanoj kaj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj kulturan solenon.

Laŭ statistiko ĝis la 24a horo de tiu tago, 1,14 miliardoj da homoj spektis la rektan elsendon de la Televida Vespero 2021, inter kiuj 569 milionoj da homoj spektis la vesperon per novaj mediatoj.

Ankaŭ pli ol 600 amaskomunikiloj de pli ol 170 landoj, inkluzive de Usono, Francio, Germanio, Italio, Rusio, Japanio, Brazilo, Aŭstralio, Hindio, Malajzio, Sud-Afriko kaj aliaj. Pli ol 186,6 milionoj da vizitoj al la rekta elsendo venis el eksterlandaj uzantoj de Facebook kaj Youtube.

Dividu