Okazis en Ĝenevo videaĵa flankkunveno pri Honkongo

Mirinda Publikigita: 2021-03-03 14:48:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde en Ĝenevo en la 46a sesio de la Homrajta Konsilio de UN, ĉina konstanta reprezentanto al la oficejo de la UN en Ĝenevo okazigis videaĵan flankkunvenon sub la temo “Leĝo pri Protektado de Nacia Sekureco en Hk: Turnopunkto de tumulto al regado”.

Ambasadoro Chen Xu faris paroladon en inaŭguro de la flankkunveno. Konstantaj reprezentantoj kaj diplomatoj el pli ol 40 landoj inkluzive de Rusio, Laoso, Pakistano kaj oficistoj de la UN pri homaj rajtoj kaj koncernaj amaskomunikiloj partoprenis en la kunveno.

Chen diris, ke la leĝo riparis longtempe ekzistantajn mankojn de leĝoj de Honkongo en protekto de nacia sekureco, kaj liveris fortan sisteman garantion por longdaŭraj regado kaj sekureco kaj longtempaj prospero kaj stabileco de Honkongo kaj stabila efektivigo de la politiko “unu lando, du sistemoj”. En la kunveno estis elsenditaj videaĵoj pri grandaj ŝanĝiĝoj de Honkongo de tumulto al enorda regado post efektivigo de la leĝo.


Dividu