La retejo de la usona ĵurnalo The Wall Street Journal lastatempe raportis, ke en Latinameriko, registaroj de diversaj landoj soifas akiri vakcinon kontraŭ la nova kronviruso kaj rigardas ĝin kiel la solan elirejon el la epidemio, kiu detruis la ekonomion kaj mortigis kelkajn centmilojn da homoj. Sed Latinameriko ne serĉas helpon de Usono. Ĝis nun diversaj landoj fidas al usonaj tutmondaj konkurantoj: Ĉinio kaj Rusio.
La raporto diris, ke en Argentino kaj Bolivio, la registaroj komencis vakcini la publikon per rusa vakcino Sputniko V, kiu estos sendita ankaŭ al Meksiko. Ĉilio komencis vakcini la publikon per la novkronvirusa vakcino ekspluatita de Sinovac ĉi-monate. Miguel Juan Sebastian Pinenera Echenique, prezidanto de la lando, diris, ke la vakcino donis al ĉilianoj esperon liberiĝi de la epidemio. En Peruo, homoj ĝoje kriis, kiam televido raportis, ke aviadilo kun la kronvirusa vakcino ekspluatita de Sinopharm atingis Peruon ĉi-monate.
La raporto diris ankaŭ, ke la brazila registaro konsentis uzi milionojn da dozoj da vakcino Sinovac, post kiam la situacio klare montris, ke ĉina vakcino estas la plej bona elekto por helpi al Brazilo liberiĝi de la epidemio. La epidemio mortigis ĉirkaŭ 250 000 homojn en Brazilo.