Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde en Pekino, ke Ĉinio volas daŭre labori kun la Monda Organizo pri Sano (MOS) pri spuro de la origino de COVID-19.
Li diris, ke Ĉinio subtenis komunikadon kun MOS kaj donis helpon al la misio de MOS kiam ili laboris en Ĉinio por la originoj de la viruso.