​Foto menciita en konkurso disŝiris falsan maskon de “usona egaleco”

Kane,Mirinda Publikigita: 2021-03-20 15:59:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25an de junio 2020 en la Parko Abraham Lincoln en Vaŝingtono, 26-jara Anais debatis kun viro, ĉu la Liberiga Monumento de Lincoln devus esti malkonstruita. Anais opiniis, ke la monumento devas esti forigita, dum la viro rekomendis restigi ĝin.

Manifestaciantoj protestos kontraŭ rasa diskriminacio kaj perforta leĝplenumado, la 28an de aŭgusto 2020, proksime al memoriga halo de Lincoln.

Manifestaciantoj protestos kontraŭ rasa diskriminacio kaj perforta leĝplenumado, la 28an de aŭgusto 2020, proksime al memoriga halo de Lincoln. Evelyn Hockstein.


La Monda Novaĵa Fotografia Konkurso lastatempe publikigis la liston de verkoj por honora mencio de la premio Monda Novaĵa Foto 2021. La verko "debato antaŭ la Liberiga Monumento de Lincoln" (foto1) de usona fotisto Evelyn Hockstein gajnis la honoran mencion de la jara premio. Ĉi tiu foto reflektas la kreskantan rasan konflikton en Usono.

Post kiam afrika usonano George Floyd estis mortigita de la polico, kaj pro tio okazis tumulto, eksplodis en multaj lokoj de Usono la movado forigi monumentojn, kiuj kaŭzis disputojn de rasa diskriminacio. La unuaj celoj de la forigo estis ĉefe la gvidantoj de la Suda Konfederacio dum la Usona Civila Milito, kaj poste la atento rapide etendiĝis al multaj famaj historiaj personoj. La figuro de la Liberigo Monumento de Lincoln estis diskutata. Subtenantoj de la forigo opiniis, ke la monumento subtaksas la figuron de afrikaj usonanoj kaj ne povas sufiĉe reflekti la rolon, kiun ludis nigruloj dum sia propra liberigo. La oponantoj diris, ke tio estas pozitiva priskribo pri la liberiĝo de homoj el sklaveco, kaj forigo de tiaj monumentoj estas forviŝi historion.

La statuoj de historiaj personoj ne nur portas memorojn, sed ankaŭ estas la publika esprimo pri specifaj politikaj opinioj. Ĉu forigo aŭ ne, la esenco estas reinterpreto de la usona historio kaj redistribuado de interesoj, reflektante la intensigon de rasa diskriminacio en Usono. Sub la nuna situacio de furiozanta kronvirusa epidemio, pli multaj usonaj nigruloj infektiĝis aŭ mortis ol la blankuloj, kio reliefigas la strukturan rasismon de Usono. Rasa diskriminacio disŝiras la falsan maskon de la "usona egaleco".

Dividu