Biden invitas mondajn gvidantojn al virtuala klimata pintkunveno

Jianping Publikigita: 2021-03-27 15:37:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede la Blanka Domo anoncis per deklaro, ke usona prezidento Joe Biden invitis 40 mondajn gvidantojn ĉeesti al virtuala pintkunveno pri klimatŝanĝiĝo okazonta la 22-an kaj 23-an de aprilo. Ĉina kaj rusa gvidantoj estis invititaj al la pintkunveno.

La deklaro diris, ke la pintkunveno estos “grava mejloŝtono sur la vojo al la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri Klimatŝanĝiĝo okazonta novembre en Glasgovo”.

La deklaro aldonis, ke en la pintkunveno Usono anoncos ambician celon de ellasado kiel sian novan deciditan kontribuon sub la Pariza Interkonsento.

Dividu