Ĉinio sukcese sendis eksperimentan sateliton en planitan orbiton de la la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en la norda ĉina provinco Shanxi vendrede.
La satelito, la tria el la serio Shiyan-6, estis ĵetita per la portraketo Changzheng-4B je la 7a horo kaj 1 munito frumatene laŭ pekina tempo.
Ĝi estos uzata por esploro pri spaca medio kaj eksperimentoj pri rilataj teknologioj.
La vendreda lanĉo estis la 365a per la raketserio Changzheng.