Ĉinio publikigis blankan libron pri protekto de rajtoj de etnaj grupoj en Xinjiang

Yu Publikigita: 2021-07-14 11:33:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio merkrede publikigis blankan libron detaligante la progreson de la lando en protekto de la rajtoj de ĉiuj etnaj grupoj en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

La blanka libro, titolita "Respekto kaj protekto de la rajtoj de ĉiuj etnaj grupoj en Xinjiang", diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro sekvis la manieron kun popolo kiel la centro en la protekto de homaj rajtoj kaj Xinjiang konstante progresis tiurilate en la pasintaj pli ol 70 jaroj.

La dokumento diris, ke Ĉinio donis prioritaton al certigo kaj plibonigo de la bonfarto de homoj, progresigis diversajn aferojn en Xinjiang, kaj dividis la fruktojn de reformo kaj disvolviĝo kun homoj de ĉiuj etnaj grupoj, por garantii iliajn egalajn rajtojn al partopreno kaj disvolviĝo.

Laŭ la blanka libro, la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono havis 23,6 milionojn da interretaj uzantoj ĝis 2020.

.

Dividu