
La 14an de julio la ĉina ambasado en Pakistano deklaris, ke je ĉirkaŭ la 7a horo ĉi-matene laŭ la loka tempo unu naveda veturilo de ĉina entrepreno, kiu okupas sin pri la konstruado de hidroelektra centralo, estis trafita de bombado, kiam ĝi veturis survoje al la konstruejo. Ĝis nun en la evento mortis 9 ĉinoj kaj 3 pakistananoj. Pakistano nun faras enketon pri la kaŭzo de la evento.
En la sama tago Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio estas ŝokita kaj kondamnas la bombadon kiu kaŭzis al ĉinoj morton kaj vundon, kaj Ĉinio esprimas funebron al la ĉinaj kaj pakistanaj mortintoj kaj kondolencon al iliaj familianoj kaj la vunditoj.