Ĉinio kritikas Usonon pri ripeto de sama malnova mensogo pri Xinjiang

Yu Publikigita: 2021-07-15 13:46:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio merkrede kritikis Usonon pri ripeto de mensogoj rilataj al Xinjiang, kiuj "malkaŝis ĝian hipokritecon kaj hegemonion pri homaj rajtoj".

Proparolando de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li respondis demandon pri Komerca Konsultado pri Proviza Ĉeno de Xinjiang ĵus ĝisdatigita de la usona registaro

Zhao aldonis, "Parolante pri genocido, krimoj kontraŭ la homaro kaj deviga laboro, mi volas fari al vi demandon. Kial Usono ĉiam povas elpensi ĉi tiujn senbazajn akuzojn kontraŭ aliaj landoj? La simpla respondo estas, ke ili estas la pekoj faritaj de Usono mem iam.” Li akcentis, ke la usona flanko devas scii, ke kiel ajn pene ĝi provas fabriki mensogojn pri Xinjiang, ilia sinistra intrigo por reteno de Ĉinio per uzo de Xinjiang kiel ekskuzo estas kondamnita al malsukceso.

Dividu