Sendependa raporto: “Fikcio kaj fantazio - rimarkoj pri la hipokriteco de ‘kulturaj produktoj’ rilate al Xinjiang”

Xiong Linping Publikigita: 2021-07-16 18:50:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 15an de julio la Esplora Centro por Evoluigo de Xinjiang publikigis la sendependan raporton “Fikcio kaj fantazio - rimarkoj pri la hipokriteco de ‘kulturaj produktoj’ rilate al Xinjiang”. La raporto rimarkigis, ke en la lastaj jaroj iuj eksterlandaj fortoj kontraŭ Ĉinio makuligis la figuron de Xinjiang, malordigis la disvolviĝon de Xinjiang, kaj por la celo ili sinsekve ellaboris romanojn, filmojn rakontajn kaj dokumentajn, karikaturojn, teatraĵojn kaj elektronajn ludojn. Tiuj tielnomataj “kulturaj produktoj” estas plenaj je ideologia antaŭjuĝo kaj je rakontoj, kiuj naskiĝis el nenio. En ili prezentiĝas mistorda koncepto pri historio kaj malica atako al Xinjiang, kio entute estas blasfemo al “kulturo”.

Usono kaj iuj aliaj okcidentaj fortoj kontraŭĉinaj, levante la flagon de “kultura disvastigo”, ĉie kondamnias Xinjiang kaj intence trompas tiujn alilandajn amasojn kiuj ne konas la veron. La rimedoj estas ege malicaj, kaj la intenco estas ekstreme insida.

Sed mensogo, eĉ se ĝi ripetiĝas mil fojojn, ankoraŭ restos mensogo. Ĝi neniam fariĝos vero.

Dividu