Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke per peto pri esploro al Fort Detrick kaj la Nord-Karolina Universitato, Ĉinio esperas liberigi tutmondan origin-studon pri la disturbon kaŭzitan de usona politikigo por krei favorajn kondiĉojn por esploro bazita sur scienco.
Proparolanto Wang Wenbin diris, ke la ĉina alvoko estas racia kaj justa. Wang faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco responde al la demando kial Ĉinio forte oponas la teorion pri tralikiĝo el laboratorio, sed samtempe serĉas esploron al Fort Detrick. Li diris, ke Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Sano (MOS) atingis la konkludon, ke tralikiĝo el la wuhan-a laboratorio estas ekstreme neebla. Sciencistoj tra la mondo, inkluzive en Usono, plejparte opinias, ke estas neniu pruvo, kiu subtenas la teorion pri tralikiĝo el laboratorio. Estas Usono, kiu rifuzas konsenti pri ĉi tiu scienca konkludo kaj asertas, ke la viruso tralikiĝis el la wuhan-a laboratorio.
Pro tio, ke la Wuhan-a Virusologia Instituto akceptis du vizitojn de spertuloj de la MOS kaj ke la bazo Fort Detrick kaj la Nord-Karolina Universitato havas longan historion de kronvirusa esploro kaj ankaŭ malbonajn sekurecajn registrojn, se la usona flanko insistas en la hipotezo de tralikiĝo el laboratorio, do Usono havas la devon malfermi Fort Detrick al internacia esploro. Same, se la sekretariejo de la MOS insistas, ke la ebleco de laboratoria likado ne povas esti eliminita, do la MOS havas respondecon esplori Fort Detrick.