La 27-an de aŭgusto laŭ la loka tempo "publikiĝis" skizo de raporto de usonaj sekretaj servoj pri spurado de kronvirusa origino post 90 tagoj. Kiel antaŭvidita la hasta 498-karaktra raporto ankoraŭ ne havas aserton pri la origino. Kial Usono uzis siajn sekretajn servojn por spurado? Kial usonaj sciencistoj, laborantaj pri la spurado, ricevis minacon de mortigo? Antaŭ la publikiĝo de la raporto ĉina amaskomunikilo Yuyuantantian faris intervjuon kun profesoro Sten Vermund, direktoro de Yale-Lernejo de Publika Sano sub Yale-Universitato. Vermund foj-refoje alvokis kaj substrekis, ke oni devu trakti krizojn per scienco, sed ne politiko, ĉar "scienco ĉiam estas parto de solvo".

Profesoro Sten Vermund, direktoro de Yale-Lernejo de Publika Sano sub Yale-Universitato
Sciencistoj certe pli bone faras virusan spuradon ol sekretaj servoj
Yuyuantantian: Post kiam la Monda Organizo pri Sano (MOS) publikigis la unua-periodan spuradan rezulton, Usono tuj postulas sian spionan komunumon fari internan takson pri raporto de la MOS rilata al la spurado. Kial Usono uzis sekretajn servojn por fari virusan spuradon? Kaj ĉu ĝi havas sciencan bazon pri la 90-taga enketa limtempo?
Sten Vermund: Spiona komunumo de Usono, kiel Centra Informa Agentejo, atentas enketon sur la kampoj de poltiko, ekonomio kaj kulturo, sed ne havas esencajn sciencajn kapablojn pri publika sano kaj virusologia labo. Pro tio mi opinias, ke la reago de Usono celas politikon, sed ne medicinon, ĉar la premo el usona interno estas grandega. Laŭ mi, sciencistoj certe pli bone faras spuradon ol sekretaj servoj.
Yuyuantantian: Nun pli kaj pli da indikaĵoj kaj duboj estas direktitaj al Usono. En la mondo pli ol 25 milionoj da homoj alvokis fari enketon pri usona biolaboratorio Fort Detrick. Ĉu la usona registaro respondos la alvokon kaj konsentos fari la enketon?
Sten Vermund: En diverslokaj laboratorioj, inkluzive de usonaj, okazis tralikiĝo. Centro de Regado kaj Prevento de Malsanoj de Usono raportis tiajn akcidentojn kaj la biolaboratorio Fort Detrick apartenas al la armeo. Ankaŭ en iuj universitatoj kaj sciencaj esplorejoj okazis tralikiĝo. Do tralikiĝo estas ĝenerala en la mondo. Pro tio ni devas averti, ke necesu pli regula laboratoria funkciado por redukti riskojn en iu ajn stato. Laŭ scienco kaj medicine, necesas rimedoj en multaj tavoloj por minimunigi la eblecon de akcidento en labo, kaj ju pli mortiga viruso estas, des pli severa prevento necesas.
Sub politika premo mi devas pli firme esprimi mian opinion
Yuyuantantian: La diskutado pri la spurado de novkronvirusa origino ĉiam plenas je politikaj bruoj kaj ĝenoj. Ĉu vi povas, kiel ekspertoj pri kontaĝaj malsanoj kaj epidemioj, por ni nuligi bruojn kaj montri vere praktikeblan vojon de la spurado?
Sten Vermund: Mi opinias, ke enketo de la spurado estas bona afero. Tamen estas malfeliĉe, ke nun la demando estis polikitigita, kaj la publika sano de la mondo jam fariĝis politika piedpilko, kiun oni ludis por pruvi gajnon de politika avantaĝo. Mi vere havas saman maltranktvilon.
Mi ne scias, kial ni devas rigardi vivojn kiel instrumentojn por politikaj demandoj. Ĉiuj miaj konatoj pri publika sano, medicino, flego kaj aliaj fakultatoj, konsentas pri mia opinio.
Nun ni devas amasigi mondajn plej bonkvalitajn sciencistojn por organizi plej bonan teamon, ĝisfunde fari enketon de la spurado, kiel eble plej klopode trovi ekzistajn cirkonstancojn de la speciala kronviruso en mamuloj kaj konfirmi riskojn de poluado en laboratorioj. Pri la supozo, ke viruso tralikiĝis el Wuhan-a laboratorio, havas neniun ateston. Nome per kunlaboro mondaj sciencistoj trovos originon, kio estas necesa. Tio estas mia opinio.
Yuyuantantian: Prezidanto de Alianco de Eko-Sano Peter Daszak partoprenis en esploro de la MOS pri la unua-perioda spurado de origino en Wuhan. Ni scias el usonaj amaskomunikiloj, ke reveninte al Usono li ricevis mortigan minacon pro apogo al teorio de "natura origino". Ĉu ankaŭ vi sentas la saman premon pro politikiga starpunkto de la usona registaro en la origina spurado?
Sten Vermund: Mi vere ricevis malamikajn retmesaĝojn. Kiam mi publike esprimas mian opinion, mi ricevas malamikajn retmesaĝojn. Ankaŭ profesoro Anthony S. Fauci, unu el la ĉefaj gvidantoj de Usono pri kontaĝaj malsanoj, ricevis mortigan minacon. Sed antaŭe ne aperis la stato. Mi opinias, ke tiu ĉi afero aperis lastajn jarojn.
Mi ne estas timigita de la malamikaj retmesaĝoj. Male ili instigis min pli firme esprimi mian opinion. Mi persistas en publika sano kaj medicianj metodoj sur la bazo de atestoj, ĉar tio estas laboro de mi, decidanto kaj fakuloj pri kontaĝaj malsanoj kaj epidemioj.
Scienco kaj monda kunlaboro por eliri el ombro
Yuyuantantian: La varianto Delta kaŭzas novan pandemion en la mondo. Kiuj novaj karakterizaĵoj de la nova disvastiĝo estas? Kaj kiel la mondo traktas defion el la varianto?
Sten Vermund: Estas malfeliĉe, ke la infekto de la varianto Delta estas vere forta. Kiam plifortiĝas infekto de viruso, necesas pli alta proporacio de vakcinado por grega imuneco. Mi opinias, ke la tri plej prioritatoj ĝuste estas vakcino, vakcino kaj vakcino!!
Yuyuantantian: La monda kunlaboro pri sano ankoraŭ alfrontas multajn problemojn? Laŭ vi kion ni ankoraŭ povas fari?
Sten Vermund: Ni povas ludi rolon de partnerecoj sur malsamaj niveloj. Ekzemple estas grava la rilatoj inter ŝtataj kaj privitaj partneroj. Due ni povas fari translandliman kunlaboron.
Divido de spertoj inter mondaj sciencistoj estas forta armilo kontraŭ la epidemio. Sekve de intensiĝo de la epidemio multaj ĉinaj universitatoj donis helpon al samprofesiuloj, inkluzive de usonaj kaj eŭropaj. Tial ni fidas de unu al la alia, kaj ankaŭ helpas unu la alian.