En sesio de la Homrajta Konsilio de UN ĉinaj reprezentantoj el nacimalplimultaj popolamasoj parolis pri siaj spertoj

Xiong Linping Publikigita: 2021-09-24 19:03:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 22an de septembro, en la 48a sesio de la Homrajta Konsilio de UN, ĉinaj reprezentantoj el nacimalplimultaj popolamasoj, laŭ siaj propraj spertoj, parolis kiel Xinjiang liberigis sin de malriĉeco kaj garantiis sufiĉan dungitecon.

Keerman, reprezentanto el la Aŭtonoma Subprovinco Kizilsu Kirghiz, diris, ke en ŝia hejmloko la natura medio estis malbona, la infrastrukturo postiĝinta, kaj tial la loka registaro decidis transloki la tutan loĝantaron. Ili nun loĝas en luma kaj spacohava domo kun kranakvo, natura gaso, interreto, ĝuante ankaŭ senpagajn kuracadon kaj edukadon.

Tuerxun, reprezentanto el la regiono Aksu, parolis pri sia kariero: li ricevis tre bonan laborpostenon danke al la universitata laborperejo. La kompanio plene garantias al li ripozan horaron kaj religian kredon, kaj liaj loĝkondiĉoj estas kontentigaj. Gastlaboristoj laboras aliloke nur por gajni pli multe da mono kaj havigi al si pli bonan vivadon, kaj la tiel nomata“deviga laboro”simple estas absurda.


Dividu