Ĉinio dividas oportunojn de disvolvado kun diversaj landoj post sia aliĝo al MKO

Selena Publikigita: 2021-11-10 16:29:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio okazigis forumon celebrantan 20-jariĝon de sia aliĝo al la Monda Komerca Organizo en la 5a de novembro en Ŝanhajo. Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris en gazetara konferenco en la 9a tago, ke Ĉinio, starante ĉe la nova deirpunkto de 20-jariĝo de aliĝo al la Monda Komerca Organizo, plivastigos altnivelan malfermon, firme protektos multflankan komercan sistemon kaj profundigos regionan kaj duflankan ekonomiajn kaj komercajn kunlaborojn.

Wang konigis, ke en la forumo ĉinaj kaj alilandaj gastoj alte taksis la aliĝon de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo, dirante, ke tio estas mejloŝtona evento, kaj tio ne nur donis novan impulson al la disvolvado de Ĉinio, sed ankaŭ revigligis la mondan ekonomion.

En la pasintaj 20 jaroj, Ĉinio senĉese profundigis reformadon kaj kaptis bonŝancojn. Ĝia malneta enlanda produkto okoble kreskis, kovrante 17,4% de la kontribuo de la mondo en 2020, dum ĝi estis nur 4% en 2001. Dum tiuj 20 jaroj, Ĉinio persistis en ampleksa malfermo, memvole portis respondecon kaj akcelis interprofitigon kaj kungajnon de multflankaj komercoj per sia propra disvolviĝo.

La ĉina ekonomio faris jare averaĝe 30% de kontribuo al la monda ekonomia kreskado, servante kiel kontribuanto de la monda evoluo kaj protektanto de la multflanka komerca sistemo.

Wang akcentis, ke Ĉinio, per konstruiva sinteno, antaŭenpuŝos reformadon de la Monda Komerca Organizo al la ĝusta direkto, akcelos malfermon kaj kunlaboron de la mondo kaj kune kun aliaj landoj konstruos la homan sortkomunumon.

Dividu