Pekinaj Vintraj Olimpikoj plenumas sian promeson esti evento kun karbona neŭtraleco

Selena Publikigita: 2021-11-22 18:01:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe estis publikigita videaĵo pri kanto, kiu celas disvastigi la ĉefteman sloganon de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022. La kanto, titolita "Kuniĝu por la Komuna Futuro" (Together for a Shared Future) estis forte atentata en kaj ekster Ĉinio tuj post sia publikiĝo.

Zhao Lijiang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke la videaĵo eksponas la disvolvadon de Pekino, kiu servas kiel gastiganto de la Olimpikoj kaj kiu estas urbo de dufojaj Olimpikoj, kaj montras aspiron de la ĉina popolo pri la grandioza okazaĵo.

Post 13 jaroj, Olimpika fajro estos denove flamigita en Pekino. Post pli ol du monatoj, Pekino gastigos la Vintrajn Olimpikojn kaj fariĝos la unua urbo, kiu gastigis Somerajn Olimpikojn kaj gastigos Vintrajn Olimpikojn. Nun koncernaj laboroj de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 estas intense preparataj kaj iras glate. Laŭ konigo, kontroloj por loĝistika servo en tri konkursejoj iras en ordo.

Zhao konigis, ke ĉiuj stadionoj estas elektre provizitaj per verda energio kaj por ili oni prenis multajn novigajn metodojn. Ĉinio kontribuos al la mondo Olimpikojn kun karbona neŭtraleco. Juan Antonio Samaranch Juna, prezidanto de la Kunordigita Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), diris, ke li estas tre ĝoja kaj fiera pri tio, ke la Pekina Organiza Komitato sin dediĉas al kontinuigebleco. Pekinaj Vintraj Olimpikoj plenumas sian promeson esti evento kun karbona neŭtraleco kaj havigas al si partoprenon de 300 milionoj da homoj en vintraj sportoj.

Dividu