​Thomas Bach aprobis instalaĵojn kaj konkursejojn de Pekinaj Vintraj Olimpikoj

Mirinda Publikigita: 2022-02-09 17:33:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede posttagmeze prezidanto de Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach inspektis la amaskomunikilan centron de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

Li diris, ke estas mirindaj la instalaĵoj kaj konkursejoj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj ĉiuj sportistoj kontentas pri tio. Iuj eĉ priskribis la konkursejojn kiel paradizon. Kvankam tio estis troiga esprimo, tamen tio sufiĉe montris kontentecon de sportistoj de ĉiuj landoj pri la konkursejoj kaj instalaĵoj. Bach diris, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj glate iras kaj li atendas la konkursojn en la venontaj 12 tagoj.

Dividu