Prezidanto de IOK gratulas ĈKG pro escepta atingo en elsendo de Pekinaj Vintraj Olimpikoj

Kane Publikigita: 2022-02-20 15:07:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ la fermo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, refoje gratulis Ĉinan Komunikilan Grupon (ĈKG) pro ĝia escepta atingo en elsendo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, sabate en sia respondo al letero de Shen Haixiong, prezidanto de la komunikila grupo, emfazante, ke “fenomenaj nombroj de spektantoj, kiujn ni vidis, pruvis la grandan kreskon de intereso pri olimpikaj vintraj sportoj inter la ĉina popolo kaj mi volas gratuli vin refoje pro ĉi tiu escepta atingo”.

Bach diris en sia letero, ke estas granda honoro por li doni la Trofeon Krivosheiw al Shen kaj Ĉina Komunikila Grupo pro ilia kontribuo al la olimpika movado. La Internacia Olimpika Komitato estas tre dankema al Ĉina Komunikila Grupo pro ĝia longtempa sindediĉo kaj senĉesa klopodo al disvastigo de la olimpika spirito en Ĉinio per elsendo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022.

Dividu