Bach: Sportistoj en Pekinaj Vintraj Olimpikoj elmontris olimpikan spiriton

Kane Publikigita: 2022-02-20 18:42:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) intervjuis prezidanton de la Internacia Olimpika Komitato, Thomas Bach, en la lasta tago de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022. Kiam temis pri tio, kio plej impresis lin pri la vintraj olimpikoj 2022, prezidanto Bach diris, ke la vintraj olimpikoj 2022 okazis en tempo de granda tutmonda politika streĉeco, kaj la atletoj agis kiel ambasadoroj de amikeco, kompreno kaj paco, pruvante la olimpikan spiriton.

Bach diris, “Ni kredas, ke vintraj sportoj certe ŝanĝos kelkajn el la vivmanieroj de homoj. Praktiko de pli da sportoj ankaŭ signifas pli sanajn vivstilon kaj korpon, kaj tia sano estas ne nur fizika, sed ankaŭ mensa. Tial, ni povas vidi, ke mensa sano kaj fizika sano estas pli gravaj dum la epidemia periodo, kaj povas helpi nin respondi iujn el la limigoj alportitaj de la epidemio.”

Dividu