Fermiĝis Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022

Kane Publikigita: 2022-02-20 22:12:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ferma ceremonio de la 24aj Vintraj Olimpikoj okazis dimanĉe vespere en la Nacia Stadiono en Pekino. Ĝin ĉeestis Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono.

En la ceremonio, la olimpika flago estis transdonita al la urbestroj de Milano kaj Cortina d'Ampezzo, la italaj urboj, kiuj kungastigos la Vintrajn Olimpikojn 2026.

Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach oficiale deklaris la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn 2022 fermitaj.

Post pli ol du semajnoj da konkursado sur glacio kaj neĝo, la norvega teamo estas ĉe la kapo de la medala kalkulo per la gajno de 37 medaloj, inkluzive de 16 oraj. Ĉinio, la gastiganto-lando, enpoŝigis naŭ orajn medalojn kaj entute 15 medalojn, atingante sian plej bonan rezulton ĝis nun en ĉiuj Vintraj Olimpikoj.

Dividu