Ukrainio: Nuklea centralo Ĉernobilo tute estas malkonektita de elektra reto

Qiujieming Publikigita: 2022-03-10 17:08:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ukraina ministro pri eksterlandaj aferoj Dmytro Kuleba merkrede publikigis deklaron en socia amaskomunikilo, dirante, ke la elektroenergia reto de la nuklea centralo Ĉernobilo regata de rusaj trupoj estas difektita, kaj ĝi tute estas malkonektita de la elektra reto.

Kuleba diris, ke li interparolos kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Lavrov en la 10a, kaj ke li ne atendas rezulton de la interparolo, tamen la ukraina flanko klopodos por ke ĝi progresu laŭeble. Ukrainaj postuloj estas batalhalto, liberigo de la teritorio kaj fino de la humanisma katastrofo. Li diskutos kun Lavrov pri ĉesigo de malamikaj agoj kaj pri retirigo de rusaj trupoj el la ukraina teritorio.

Dividu