Usona retejo Market Watch marde publikigis raporton, dirante, ke alta inflacio fariĝis frustra por usonaj malgrandaj entreprenoj.
Donitaĵoj montris, ke optimismo de malgrandaj entreprenoj falis al dumjara minimumo en februaro, interrompiĝo de provizoĉeno kaj manko de laborofortoj daŭras, kaj ĉi ĉio kaŭzis malpliiĝon de vendoj kaj enspezoj de multaj malgrandaj entreprenoj. 26% de posedantoj de malgrandaj entreprenoj diris, ke alta inflacio estas la plej grava problemo por ili.