Yoon Suk-yeol venkis en prezidenta elekto de Sud-Koreio

Qiujieming Publikigita: 2022-03-10 18:22:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Yoon Suk-yeol de la ĉefa konservativa opozicia partio, Partio de Popola Forto, venkis en la prezidenta elekto de Sud-Koreio okazigita merkrede, laŭ la novaĵagentejo Yonhap ĵaŭde.

Yonhap diris, ke Yoon estis elektita prezidento de Sud-Koreio post kiam lia plej grava rivalo Lee Jae-myung koncedis malvenkon.

La Nacia Elekta Komisiono de Sud-Koreio montris, ke Yoon gajnis 48,58 procentojn de subteno, venkante Lee per malforta plimulto kun 98,3 procentoj de la totalaj voĉoj kalkulitaj je 4:15 laŭ la loka tempo.

Dividu