Li Keqiang: Ĉinio volas labori kun internacia komunumo por ludi pozitivan rolon por reveni al paco

Qiujieming Publikigita: 2022-03-11 11:27:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede ĉeestis la gazetaran konferencon por la kvina sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) en Pekino.

Li respondis la demandon pri la ukraina krizo, dirante, ke la nuna situacio en Ukrainio altiris tutmondan atenton, kaj Ĉinio estas profunde maltrankvila kaj bedaŭra, kaj esperas, ke la situacio en Ukrainio povos esti mildigita kaj revenos al paco kiel eble. Ĉinio ĉiam sekvas sendependan kaj pacan eksterlandan politikon, kaj la disvolvo de duflankaj rilatoj ne estas konraŭ la tria partio. En la spirito de reciproka respekto, reciproka profito, Ĉinio disvolvos kunlaborajn rilatojn kun ĉiuj partioj kaj liveros pli da stabileco al la mondo.

Li diris, ke Ĉinio proponas, ke la suvereneco kaj teritoria integreco de ĉiuj landoj devas esti respektataj, la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN devas esti respektataj, kaj ankaŭ raciaj zorgoj pri sekureco de landoj devas esti atentataj. Surbaze de tio, Ĉinio faras sian propran juĝon kaj volas labori kun la internacia komunumo por ludi pozitivan rolon por reveni al paco.

Li diris, ke nuna situacio en Ukrainio ja estas maltrankviliga. Oni devas subteni Rusion kaj Ukrainion venki malfacilaĵojn por interparolo kaj atingi pacan rezulton. Ĉinio subtenas kaj kuraĝigas ĉiujn klopodojn, kiuj favoras al paca solvo de la krizo. La plej alta prioritato estas eviti plu streĉecon de la situacio kaj eĉ perdon de regado. La internacia komunumo kaj ĉiuj partioj havas konsenton.

Li diris, ke nuntempe la monda ekonomio estas jam tre malfacila pro la novkronvirusa epidemio. La koncernaj sankcioj influos la renormaligon de la monda ekonomio. Ĉinio volas fari siajn proprajn konstruivajn klopodojn por konservi pacon kaj stabilecon de la mondo kaj antaŭenigi disvolvadon kaj prosperon.

Dividu