Ĉefministro: kreska celo de ĉirkaŭ 5,5% estas ne tiel facile atingebla

Publikigita: 2022-03-11 11:48:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede matene diris en gazetara konferenco post fermiĝo de la kvina sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, ke la kreska celo de ĉirkaŭ 5,5% por ĉina ekonomio en 2022 estas stabila sur alta nivelo kun esenco de progreso kaj malfacile atingebla.

Li diris, ke La totala kvanto de ĉina ekonomio jam superis 110 duilionojn da juanoj. La plua kresko estas bazita sur la alta bazo. La kresko je 5,5% de malneta enlanda produkto kun ĝia kvanto de cent duilionoj da juanoj jam atingos preskaŭ ekonomian totalon de la meznivela lando. Tiel granda ekonomio tenas mez-altan kreskon, kio jam estas malfacila demando por iu ajn lando de la tuta mondo.

Li montris, ke la rimadoj prenataj de Ĉinio en tiu ĉi jaro ne nur povas respondi al mallongtempa demando, sed ankaŭ staras ĉe nuna situacio kaj havas anticipon. Ili ne antaŭdate konsumas la estontecon, sed estas daŭripova. La modernigo de Ĉinio estas longtempa procezo, kaj la lando povas solvi la demandojn dum la procezo per rimedoj de progreso.

Dividu