Li Keqiang:Ĉinio grandigos efektivigon de makroskopaj politikoj por enlaboriga celo

Mirinda Publikigita: 2022-03-11 12:08:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede ĉeestis la gazetaran konferencon por la kvina sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) en Pekino.

Li Keqiang diris, ke enlaborigo estas demando ne nur pri la popola vivo, sed ankaŭ rilatas al disvolviĝo. Ĉi-jare Ĉinio grandigos efektivigon de makroskopaj politikoj kaj la financa mona politiko estos efektivigata por la enlaboriga celo. Nun ni ĉiujare multigos laborpostenojn por pli ol 11 milionoj en urboj kaj urbetoj kaj la ideala nombro estas 13 milionoj.

Li akcentis gravecon de fleksebla enlaborigo. Ĉar pli ol 200 milionoj da homoj bezonas laboron. Kiel evoluanta lando, longtempe ekzistas la diversaj laborformoj. Ni perfektigos la politikojn por kontentigi iliajn laborrajtojn kaj sociajn garantiojn.

Ĉi-jare la centra registaro multigos transiran pagon al lokaj registaroj kun 9,8 duilionoj da juanoj, pliiĝantan je 18%. La redono de imposto estos pagata ĉefe de la centra financo kaj parte de lokaj registaroj, kaj la mono estos redonata rekte al entreprenoj. En la procezo ni prioritatos malgrandajn entreprenojn, ĉar ili kovras plej multon da laborantoj kaj nun estas ilia plej malfacila periodo en kapitalo. Ni plenumos la redonon de imposto antaŭ la fino de junio.

Dividu