Ĉefministro: Ĉinio kaj Usono malfermis pordon unu al la alia, ĝi ne devas esti fermita denove

Qiu Jieming Publikigita: 2022-03-11 12:36:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede ĉeestis la gazetaran konferencon por la kvina sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) en Pekino.

Kiam li respondis la demandon pri ĉina-usonaj rilatoj, Li diris, ke antaŭ 50 jaroj, Ĉinio kaj Usono normaligis siajn rilatojn. Post duono da jarcento, la du landaj rilatoj ĉiam prograsis malgraŭ la kvereletoj. La ĉina flanko esperas, ke laŭ la konsento atingita de la du gvidantoj en la videa renkontiĝo en la fino de lasta jaro, la du flankoj respektos unu la alian, pace kunekzistos kaj kunlaboros por la komuna gajno, ĝuste administros diferencojn en racia kaj konstruiva maniero kaj respektos la ĉefajn interesojn kaj gravajn zorgojn unu de la alia. La du landoj ankoraŭ bezonas pli da dialogo kaj komunikado. Ĉar la du flankoj malfermis la pordon unu al la alia, ĝi ne povas esti fermita denove.

Li diris, ke Ĉinio kaj Usono estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj la plej granda evoluanta lando kaj la plej granda evoluinta lando en la mondo. Bone pritraktitaj rilatoj inter si alia rilatas al la bonfartoj de la du popoloj. Nuntempe multaj tutmondaj defioj postulas kunlaboron kaj komunan respondon inter Ĉinio kaj Usono. Oni devas diri, ke ĉina-usona kunlaboro estas utila al ambaŭ landoj kaj la mondo.

Li diris, en la pasinta jaro, la komerca kvanto inter la du landoj superis 750 miliardojn da usonaj dolaroj, pliiĝantan de preskaŭ 30% kompare kun la antaŭa jaro. Kion ĉi tio signifas? La areoj de ĉina-usona kunlaboro estas ampleksaj kaj havas grandan potencialon. Se Usono mildigos limigojn de eksportado al Ĉinio, la duflanka komerca kvanto estos eĉ pli granda, profitigante ambaŭ landojn kaj popolojn. Ĉinio volas kunlabori kun Usono por serĉi longdaŭrajn avantaĝojn.

Dividu