Li Keqiang: Centra registaro plene subtenos batalon kontraŭ epidemio en Honkongo

Qiujieming Publikigita: 2022-03-11 13:09:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede ĉeestis la gazetaran konferencon por la kvina sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) en Pekino.

Li respondis la demandon pri la elekto de ĉefadministranto en Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR), dirante, ke la situacio de epidemio en Honkongo estas serioza nuntempe. Li plene komprenas kaj subtenas la decidon de la registaro de HSAR laŭleĝe prokrasti la elekton de la sesa ĉefadministranto kaj koncentriĝi pri batalo kontraŭ la epidemio. La centra registaro ĉiutage donas atenton al la epidemio en Honkongo, kaj tre zorgas pri la vivo, sano kaj sekureco de honkongaj civitanoj. La registaro de HSAR devas surŝultrigi la ĉefan respondecon de la batalo kontraŭ la epidemio, kaj la centra registaro plene subtenos tiun batalon.

Li diris, ke la centra registaro plene, precize kaj neŝanceleble efektivigos la principojn de “unu lando, du sistemoj”, “Honkongo regata de honkonganoj” kaj alta aŭtonomeco. La reelekto de la nova registaro en HSAR strike iros laŭ la koncernaj principoj en la Baza Leĝo. Oni esperas, ke la registaro de HSAR unuiĝos kaj gvidos personojn el ĉiuj rondoj en Honkongo por daŭre disvolvi la ekonomion, plibonigi la vivtenon de la popolo, plifirmigi kaj plifortigi la pozicion de Honkongo kiel la tri ĉefaj centroj de internaciaj financo, komerco kaj martransportado, kaj konservi longtempan prosperon kaj stabilecon de Honkongo.

Dividu