Ĉefministro: Ĉinio fortigos reformon pri sia propra rajto por plibonigi komercan medion

Henggang Publikigita: 2022-03-11 13:23:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede matene diris en gazetara konferenco post fermiĝo de la kvina sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, ke nur la registaro faras reformadon pri sia propra rajto, la merkataj entoj povas senĉese naskiĝi kaj vigle kreski.

Li diris, ke en la pasintaj jaroj, Ĉinio senĉese antaŭenpuŝis merkatizan reformadon. La distribua rajto de pli ol 1 000 administraj licencoj estis donita al aŭtoritatoj de subaj niveloj kaj multaj administraj licencoj estis eĉ nuligitaj. La neadministraj licencoj jam retiriĝis el la hostorio. Ĉirkaŭ 90% da politikaj servoj jam povas esti plenumitaj surrete, poŝtelefone, aliloke kaj eĉ nevizaĝ-al-vizaĝe. Nun la merkataj entoj de Ĉinio jam atingis pli ol 150 milionojn, kreskante je 100 milionoj kompare kun tiu antaŭ dek jaroj. Kaj ili ĉefe estas privataj entoj. Nun la lando senĉese bonigas regularon kaj rimedojn pri administrado kaj servo pri novtipaj industrioj kaj novaj modeloj de la merkato por pli bona konkuro kaj disvolviĝo de tiuj entoj en justa medio.

Dividu