Ĉefministro: Ĉinio neniam ŝanĝos politikon de pordomalfermo al ekstera mondo

Qiujieming Publikigita: 2022-03-11 14:04:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede ĉeestis la gazetaran konferencon por la kvina sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) en Pekino.

Li respondis la demandon pri fremdaj investoj en Ĉinio, dirante, ke Ĉinio ne ŝanĝis kaj neniam ŝanĝos sian politikon de pordomalfermo al la ekstera mondo. Fremdaj kompanioj venas al Ĉinio por disvolvi sin, samtempe alporti al Ĉinio investon kaj produktojn, kiujn la ĉina popolo bezonas, kio estas utila por ĉiuj.

Li diris, ke la ĉina ekonomio profunde integriĝis al la mondon. La tuta importado kaj eksportado de produktoj de Ĉinio konsistigis pli ol trionon de la malneta enlanda produkto. Nun la ampleksa influo de importado al industrio kalkuliĝis al pli ol 70%. Ĉinio estas la dua plej granda importmerkato de la mondo dum dek sinsekvaj jaroj, kaj estas la plej granda lando en la mondo en komerco de produktoj dum kvin sinsekvaj jaroj.

Li diris, ke Ĉinio senŝanceliĝe vastigos sian malfermon. Dum la lastaj 40 jaroj Ĉinio ĉiam progresis per reformado kaj disvolviĝis per malfermo. Ĉi tio estas pordo de ŝanco, kiun Ĉinio neniam fermas kaj fermos.

Dividu