​Li Keqiang: la kuranta registaro faris laŭeblan grandan penadon

Mirinda Publikigita: 2022-03-11 15:38:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede ĉeestis la gazetaran konferencon por la kvina sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) en Pekino.

Li diris, ke dum regado de la registaro, la internacia situacio estas komplika kaj ŝanĝiĝema, multiĝis ankaŭ en la lando malfaciloj. La plej granda defio estas serioza influo de la pandemio al la ekonomio. Tamen ni faris laŭeblan plej grandan penadon.

Li diris, ke ni klare konsciis mankojn de la registara laboro kaj la diferencon inter la deziro de la popolo kaj la aktualeco. La ĉina registaro frontas al komplika kaj serioza situacio, li kaj liaj kolegoj plue persisteme plenumos siajn misiojn kaj promesojn per efektivigado kaj praktikoj.

Dividu