Usona mediato: Virinoj de riĉaj landoj postpandemie disreviĝas pri siaj registaroj

Xiong Publikigita: 2022-03-11 17:14:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 8an de marto la usona informagentejo CNN raportis, ke laŭ iu nova opiniesploro virinoj de riĉaj landoj postpandemie disreviĝas pri siaj registaroj.

Pli ol 60% de la enketitaj virinoj opinias, ke la registaro ne liveris la plimulton de subtenoj, kiuj estus bezonataj de ili por agi kontraŭ ŝanĝiĝantaj situacioj. La internacia Organizaĵo de Laboro asertas en sia raporto, ke la nombro de virinoj revenintaj al la merkato de laboraj fortoj reduktiĝos je 13 milionoj; la Oficejo de UN por Virinoj trovis, ke la kronvirusa pandemio plimultigis molestojn kontraŭ virinoj kaj malfortigis ilian senton de sekureco.

Dividu