Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj interŝanĝis opiniojn pri ukraina krizo kun sia itala paralelulo

Qiujieming Publikigita: 2022-03-11 17:31:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde interŝanĝis opiniojn pri la situacio en Ukrainio kun sia itala paralelulo Luigi Di Maio per videoligo.

Wang diris, ke la ukraina krizo estas rekte rilata al la eŭropa sekureco kaj stabileco, kaj Ĉinio komplete komprenas la grandan zorgon de eŭropaj landoj kaj estas profunde malgaja, ke la situacio en Ukrainio fariĝis tia stato lastatempe.

Wang diris, ke Ĉinio ne estas koncernata ŝtato, tamen kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj respondeca granda potenco, ĝi daŭre klopodos por mildigi la streĉecon kaj serĉi pacon per sia rimedo.

Di Maio diris, ke Italio donas grandan gravecon al la ĉinaj “ses humanismaj proponoj”, estas preta por fortigi komunikadon kun Ĉinio kaj kune klopodas por antaŭenigi pacan dialogon.

Di Maio diris, ke la sekureca mekanismo bezonas egalan konsultiĝon tra ĉiuj partioj por atingi komunan gajnon.

Dividu