Irano konfirmis "paŭzon" en Vienaj Interparoloj

Qiujieming Publikigita: 2022-03-12 15:40:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la irana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Saeed Khatibzadeh vendrede konfirmis la “paŭzon” en Vienaj Interparoloj kaj diris, ke la paŭzo eble pavimos la vojon por solvo de la restaj problemoj kaj finfina reveno.

Khatibzadeh diris en socia amaskomunikilo, ke la sukcesa fino de interparolo estos la ĉefa fokuso de ĉiuj, aldonante, ke neniu ekstera faktoro influos ilian komunan volon antaŭeniri por kolektiva interkonsento.

Frue vendrede, Josep Borrell, alta reprezentanto de la Eŭropa Unio (EU) pri eksterlandaj aferoj kaj sekureca politiko, anoncis la paŭzon, dirante, ke necesas paŭzo en Vienaj Interparoloj pro eksteraj faktoroj.

Li ne precizigis la "eksterajn faktorojn", sed diris, ke fina projekto de la interkonsento estas preta.

Ekde aprilo de 2021, pluraj fojoj de interparoloj okazis en Vieno inter Irano kaj ĉefaj partioj al la interkonsento, por restarigi la nuklean interkonsenton de 2015, el kiu iama usona prezidento Donald Trump retiriĝis unupartie en 2018 kaj restarigis sankciojn kontraŭ Irano.

Dividu