Ĉinio firme oponas, ke iu ajn lando esploru, posedu aŭ uzu biokemiajn armilojn

Ĝoja Publikigita: 2022-03-12 16:55:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) vendrede ekzamenis ukrainan biologian sekurecon.

Zhang Jun, ĉina konstanta delegito en la UN, diris, ke abrupte ŝanĝiĝas la ukraina situacio kaj senĉese eskaladas ĝia komplikeco kaj sentemeco. Nun urĝas fortigo de diplomatiaj klopodoj, mildigo de la streĉita situacio, frua revenigo de la ukraina demando al la trako de politika solvo kaj samtempa evito de grandskala humanisma krizo. La internacia komunumo devas daŭre kuraĝigi kaj subteni rusa-ukrainan intertraktadon kaj por tio krei necesajn mediojn kaj kondiĉojn. Kun la internacia komunumo la ĉina flanko faros plu klopodojn por mildigi la situacion kaj strebi al paco.

Zhang montris, ke la ĉina flanko alte atentas biologian sekurecon, konstante pledas por ĉiuflanke malpermesi kaj ĝisfunde detrui ĉiujn grandskalajn mortigitajn armilojn, inkluzive de biologiaj kaj kemiaj armiloj, firme oponas, ke iu ajn lando en iu ajn stato esploru, posedu aŭ uzu biokemiajn armilojn, kaj urĝas, ke landoj, kiuj ankoraŭ ne detruis stokitajn biokemiajn armilojn, kiel eble plej rapide finplenumu detruon. Principoj kaj celoj de la Konvencio de Biologiaj Armiloj devas esti severe observataj.


Dividu