Putin, Macron, Scholz telefone diskutis ukrainan krizon

Lucia Publikigita: 2022-03-13 15:20:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ informo de la Kremlo, rusa prezidento Vladimir Putin sabate telefone interparolis kun franca prezidento Emmanuel Macron kaj germana ĉefministro Olaf Scholz, kaj instigis ilin doni influon al la Kieva aŭtoritato por ĉesigi "kriminalajn agojn" de ukrainaj "naciismaj batalionoj".

La germana registaro deklaris, ke Macron kaj Scholz urĝis tujan batalhalton kaj diplomatian solvon de la konflikto en Ukrainio, notante la 75-minutan interparolon kiel parto de la daŭraj internaciaj klopodoj por fini la konflikton.

La Kremlo diris, ke la tri gvidantoj konsentis daŭrigi kontaktojn pri ukrainaj aferoj.

Laŭ la germana deklaro, ke sabate matene Scholz parolis kun ukraina prezidento Volodymyr Zelensky, kaj eksciis pri la takso de Zelensky pri la nuna situacio. Ili konsentis konservi kontakton.

Dividu