Konsumantoj pagos por sankcioj de Usono kaj EU kontraŭ Rusio

Mirinda Publikigita: 2022-03-13 16:29:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede Usono kaj EU multigis ekonomiajn punojn kontraŭ Rusio. Usona prezidento Joe Biden diris, ke novaj sankcioj donos pezan baton al la rusa ekonomio. Tamen la profesiuloj avertis, ke ordinaraj konsumantoj pagos por altiĝo de prezo kaŭze de tiuj sankcioj.

Laŭ la administra ordono subskribita de Biden vendrede, novaj ekonomiaj punoj de Usono kontraŭ Rusio inkludas nuligi la traktadon de la plej favorata nacio de Rusio, malpermesi importadon de maraj produktoj, Vodko, diamanto el Rusio kaj eksportadon de altprezaj brakhorloĝoj, vestoj kaj aliaj luksaĵoj. Samtage EU kaj G7 proklamis novajn punajn rimedojn kontraŭ Rusio.

Membro de usona Centro pri Internacia Esplorado kaj Strategio de Intelekta Banko diris, la rekta komerco inter Usono kaj Rusio estas limiga, aldono de dogano al rusaj produktoj donos limigitan influon, tamen kaŭzos altiĝon de kosto de usonaj produktantoj.

Franca novaĵ-agentejo diris, ke usonaj konsumantoj vizaĝas al plej alta inflacio en la pasintaj 40 jaroj, sankcioj de okcidentaj landoj kontraŭ Rusio jam kaŭzis grandan altiĝon de petrolo kaj tritiko kaj plue damaĝos interesojn de konsumantoj.

Dividu