Usona eksprezidento Obama montriĝis pozitiva en testo pri KOVIM-19

Yu Publikigita: 2022-03-14 14:50:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona eksprezidento Barack Obama diris dimanĉe, ke li montriĝis pozitiva en testo pri la novkronvirusa malsano (KOVIM-19).

"La gorĝo jukas al mi jam de kelkaj tagoj, sed mi fartas bone," Obama skribis en sia Twitter-konto.

Li skribis ankaŭ, ke li kaj lia edzino, Michelle, "estas dankemaj pro tio, ke ili estis vakcinitaj kaj revakcinitaj, kaj ŝi montriĝis negativa."

Obama, 60-jara, servis kiel la 44a prezidento de Usono de 2009 ĝis 2017.

Usono raportis pli ol 79 milionojn da novkronvirusaj infektoj kaj ĉirkaŭ 967 000 mortojn ĝis la dimanĉa posttagmezo, laŭ donitaĵoj de la Universitato Johns Hopkins.

Dividu