Altranga ĉina diplomato renkontiĝos kun usona konsilisto pri nacia sekureco

Yu Publikigita: 2022-03-14 14:52:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis dimanĉe nokte, ke Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), renkontiĝos kun usona konsilisto pri nacia sekureco Jake Sullivan lunde en Romo, ĉefurbo de Italio.

Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Yang, ankaŭ direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, interŝanĝos opiniojn kun Sullivan pri ĉina-usonaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo. Zhao diris, ke la ŝlosila demando de ĉi tiu renkontiĝo estas efektivigi la gravan konsenton atingitan de ĉina kaj usona ŝtatestroj en ilia virtuala pintkunveno en novembro de la lasta jaro. Zhao aldonis, ke la du flankoj subtenis komunikadon pri la demando ekde la fino de la lasta jaro, kaj fiksis tempon por la renkontiĝo laŭ siaj horaroj.

Dividu