Gvidantoj de Turkio kaj Grekio fortigos kunlaboron

Pluveta Publikigita: 2022-03-14 15:17:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe turka prezidento Recep Tayyip Erdogan kaj greka ĉefministro Kyriakos Mitsotakis faris intervidiĝon. Erdogan diris, ke kvankam ekzistas diverĝoj inter la du landoj, tamen li esperas fortigi kunlaboron en diversaj kampoj por altigi la dulandajn rilatojn al nova nivelo.

Erdogan kaj Mitsotakis faris duhoran intervidiĝon diskutante pri la demandoj regionaj kaj internaciaj, inkluzive de la rusa-ukraina konflikto.

Erdogan diris, ke Turkio kaj Grekio estas najbaroj, devas fari oftajn interŝanĝojn, sed ne nur en kriza periodo. Li kredas, ke la du flankoj akiros fruktojn pri multaj kampoj kaj povos altigi la dulandajn rilatojn al nova nivelo.

Turkio kaj Grekio estas membroj de NATO. Tamen longtempe ekzistas demandoj inter la du landoj pri serio da problemoj. Por solvi la demandojn per diplomatiaj rimedoj la du landoj multfoje faris interkonsiliĝojn en la lastaj jaroj.

Dividu