Esploro: Segmento de novkronvirusa gensekvenco similas al patentita geno de usona kompanio

Yu Publikigita: 2022-03-14 18:46:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sep internaciaj biomedicinaj sciencistoj publikigis komunan artikolon lastatempe en la fama internacia akademia retejo Frontiers, dirante, ke malgranda segmento de la novkronvirusa gensekvenco similas al geno, por kiu la usona farmacia kompanio Moderna petis patenton en 2016.

La sep sciencistoj inkluzivas usonan doktoron pri ĉelbiologio Balamurali Ambati, italan profesoron pri virusologio Giorgio Palù kaj finnan doktoron pri genetiko. Ilia esploro montris, ke malgranda segmento de MSH3-geno, por kiu la kompanio Moderna petis patenton, similas al la sama parto de la novkronvirusa gensekvenco, kaj tiu ĉi parto donas al la nova kronviruso la karakterizaĵon de forta interhoma propagiĝo. La rezultoj de kalkulado montris, ke la probableco, ke tia fenomeno okazas per natura evoluado, estas tre malgranda, nur unu en tri duilionoj.

Dividu