Malantaŭ masko de homrajto-protektanto estas homrajto-detruanto

Pluveta Publikigita: 2022-03-14 18:58:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sud-afrika amaskomunikilo Independence Online lastatempe publikigis artikolon titolitan Usono Havas Nenian Lokon en la Kampo de Homaj Rajtoj. La artikolo malkaŝis la fakton, ke kiel la plej granda homrajto-detruanto Usono ne bone protektis homajn rajtojn enlande, malobservis homajn rajtojn de fremdaj landoj kaj intervenis en alialandajn internajn aferojn pretekste de homaj rajtoj.

La artikolo opiniis, ke pasintjare en Usono okazis 693 pafmortigaj kazoj, pli multe je 10,1% ol en 2020; pli ol 44 miloj da homoj mortis en pafilaj perfortoj; 49 usonaj ŝtatoj prezentis 420 leĝprojektojn pri limigo de voĉdonado; kaj preskaŭ 81% de aziaj usonanoj diris, ke pliiĝas rasa diskriminacio kaj perforto kontraŭ homoj de azia deveno.

Pri tio, Fernand de Varennes, speciala raportanto de la UN pri minoritatoj, diris, ke la usona leĝsistemo pri protekto de homaj rajtoj, nekompleta kaj malmoderna, kaŭzis akriĝon de malegaleco. Oni povas diris, ke la usona registaro sub la masko de homrajto-protektanto subfosas homajn rajtojn.

Dividu