Irano portempe haltigis normaligan intertraktadon kun Saud-Arabio

Yu Publikigita: 2022-03-15 09:04:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La irana Novaĵ-Televido raportis dimanĉe, ke Irano portempe haltigis normaligan intertraktadon kun Saud-Arabio.

Laŭ la raporto, la irana flanko "unuflanke kaj portempe" haltigis la intertraktadon, kiu devus esti okazigita laŭplane en Irako en la venonta semajno.

La raporto ne specifis la kialon de la paŭzo aŭ daton por rekomenco de la intertraktado.

Post kelkfojaj intertraktadoj sub la mediacio de Irako, Irano sendis tri diplomatojn al Saud-Arabio en januaro kiel delegacion al la Organizo de Islama Kunlaboro por rekomenci siajn agadojn en Ĝido post 6-jara paŭzo.

Dividu