Usona oficialulo: rusa-ukraina militsituacio eble endanĝerigos laboratoriojn rilatajn al Usono kaj kaŭzos elfluon de danĝeraj patogenoj

Pluveta Publikigita: 2022-03-15 14:08:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de la retejo de usona ĵurnalo Bulletin of the Atomic Scientists (BAS), Robert Pope, respondeculo de Koopera Biologia Engaĝiĝo-Programo, diris, ke la militaj agoj de Rusio en orienta Ukrainio eble endanĝerigos laboratorion rilatan al Usono kaj kaŭzos elfluon de danĝeraj patogenoj. Pope diris, ke ekde la komenco de la militaj agoj Usono ne povis kontaktiĝi kun biosekureca personaro ĉe tiuj laboratorioj en Ukrainio.

Pope diris, ke tiuj laboratorioj ĉefe faras pacan sciencan esploradon kaj malsanogvaton. Sed Rusio ĉiam akuzas la usonajn laboratoriojn en Ukrainio, Kartvelio kaj aliaj iamaj sovetiaj ŝtatoj, ke ili estas implikitaj en danĝeraj esploroj kiel biologiaj kaj kemiaj armiloj.

Pope avertis, ke la milito inter Rusio kaj Ukrainio eble kaŭzos elfluon de danĝeraj patogenoj en tiuj laboratorioj.

Laŭ antaŭaj raportoj la Koopera Biologia Engaĝiĝo-Programo estis establita de usona departemento pri nacidefendaj minacoj kun investo de 2,1 miliardoj da usonaj dolaroj. Per la programo Usono establis pli ol 200 biolaboratoriojn en 25 landoj kaj regionoj, inkluzive de Kartvelio kaj Ukrainio.

Dividu