Ĉina altrangulo eksplikis pozicion de Ĉinio pri ukraina situacio

Yu Publikigita: 2022-03-15 14:32:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde eksplikis la pozicion de Ĉinio pri la situacio en Ukrainio dum sia renkontiĝo kun usona konsilisto pri nacia sekureco Jake Sullivan en Romo.

Yang, ankaŭ direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke la ĉina flanko ne volas vidi la nunan situacion en Ukrainio, kaj ke Ĉinio ĉiam rekomendas respekti la suverenecon kaj teritorian integrecon de ĉiuj landoj kaj observi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, kaj sin dediĉas al antaŭenigo de paca intertraktado.

Yang vokis al la internacia komunumo kune subteni pacan intertraktadon de Rusio kaj Ukrainio, por ke esencaj rezultoj estu atingitaj kiel eble plej baldaŭ, kaj helpi kiel eble plej frue mildigi la situacion. Li diris, ke ĉiuj partioj devas havi maksimuman sindetenon, protekti civilulojn kaj malebligi grandskalan humanecan krizon. Ĉinio liveris urĝan humanitaran helpon al Ukrainio, kaj daŭrigos siajn klopodojn tiucele. Li diris ankaŭ, ke estas grave malkonfuzi la historian kuntekston de la ukrainia demando, atingi fundon de la origino de la problemo kaj respondi la legitimajn zorgojn de ĉiuj partioj.

Yang emfazis, ke la ĉina flanko firme oponas ĉiajn vortojn kaj agojn, kiuj disvastigas malverajn informojn, aŭ distordas kaj misfamigas la pozicion de Ĉinio.

Dividu