Eksterlanda amaskomunikilo: Du sesioj montris superecon de ĉina demokratio

Pluveta Publikigita: 2022-03-15 15:34:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 11an de marto la retejo de sud-afrika amaskomunikilo Independence Online publikigis artikolon titolitan Demokratio Devas Temi pri Rilatoj inter Ŝtato kaj Popolo. La artikolo diris, ke demokratio de iu lando devas esti bazita sur tio, ke ĝia popolo estas vera gardanto de la disvolva vojo de tiu socio. Demokratio devas temi pri la rilatoj inter la ŝtato kaj la popolo. De post sia establiĝo, la Komunista Partio de Ĉinio ĉiam rigardas la popolo kiel movforton por la socia evoluado.

De multaj jaroj la du politikaj sesioj de Ĉinio jam fariĝis la fenestro, tra kiu oni povas observi disvolviĝon de Ĉinio. Ili estas rigardata kiel enkorpigo de demokrati-politikaj agadoj de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj servas kiel platformo por aktivaj, signifaj kaj komprenemaj diskutoj.

La artikolo diris ankaŭ, ke Ĉinio rekomendas pacon, evoluadon, egalecon, justecon, demokration kaj liberecon. Tiuj estas komunaj valoroj de la homaro. Ĉar la historio instruis al ni, ke la konduto dividi la mondon en malsamajn grupojn aŭ antagonimajn blokojn nur suferigas la mondon.

Dividu