Mezazianoj malkontentaj pri okcidentaj raportoj koncernaj al Ukrainio

Yu Publikigita: 2022-03-16 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Blankuloj kun blondaj haroj kaj bluaj okuloj, kiuj fuĝis de la milito, ne estas kiel siriaj rifuĝintoj. Tie ne estas Afganio nek Irako, kaj la milito efektive okazis en civilizita Eŭropo"... Tiuj ĉi vortoj aperis de tempo al tempo en raportoj de iuj okcidentaj ĵurnalistoj pri la ukraina krizo. La enradikiĝinta rasa antaŭjuĝo kaj duoblaj normoj, kiujn malkaŝis tiuj ĉi raportoj, indignigis homojn en Mez-Oriento kaj aliaj lokoj.

"Malkaŝe dirite, ĉi tiuj ne estas rifuĝintoj el Sirio. Ili (ukrainanoj) estas kristanoj. Ili estas blankuloj. Ili tre similas al ni," raportisto de la usona Nacia Brodkasta Kompanio diris en programo. "Ni ne parolas pri sirianoj fuĝantaj de la milito. Ni parolas pri eŭropanoj, kiuj aspektas similaj al ni kaj forveturas el (Ukrainio) por savi siajn vivojn," raportisto de la franca komerca televido FM diris en raporto.

Analizante la situacion en Ukrainio, raportistoj de iuj okcidentaj amaskomunikiloj ofte havis la perspektivon de "eŭropa-usona centrismo", kio reflektas ilian senton de supereco.

Charlie D'Agata, raportisto el Kolumbia Brodkasta Kompanio, diris dum sia raportado antaŭ kamerao en Kievo, la ĉefurbo de Ukrainio, ke tio "ne estas loko, kie la konflikto daŭris dum jardekoj kiel en Irako kaj Afganio", "vi scias, ke ĝi estas relative civilizita kaj eŭropa urbo." Daniel Hannan, raportisto el la brita ĵurnalo The Daily Telegraph, skribis: "Ili (ukrainanoj) tiel similas al ni, do, estas granda ŝoko... Milito okazas ne nur en malriĉaj kaj malproksimaj lokoj..." Komentisto de la franca komerca televido FM diris: “Ĉu vi povas imagi, ke en eŭropaj urboj de la 21a jarcento, krozmisiloj estas pafitaj kiel en Afganio aŭ Irako?”

La irana ĵurnalo Tehran Times lastatempe publikigis artikolon pridubante la logikon de okcidentaj amaskomunikiloj. La artikolo diris, ke okcidentaj amaskomunikiloj ŝajnas kredi, ke militoj okazas nur en "necivilizitaj" regionoj. Fakte, la plej multaj el militoj en Okcident-Azio kaj Nord-Afriko estis provokitaj de okcidentaj landoj, kiuj opiniis, ke ili estas "civilizitaj".

Dividu